Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Animo mia, ĝarden' orienta...

Animo mia,
ĝarden' orienta,
sunbrilas de eterna primavero,
en ĝi paradas
ĉiom da floroj,
kiom nur Dio semis sur la tero.

Nur unu floro,
la flor' de kredo,
la kredo je la transa mondo mankis,
sed ĝi elkreskis,
jam eĉ ekfloris,
kaj ĝin ĉi tien via amo plantis.

Pri kio solan
vorton ne povis
diri la mens' memfida, trofiera,
klarigis tion
al mi facile,
edzinjo dolĉa, via am' tenera.

La tomb' ne nigras:
l' alrigardanta
okul' blindiĝas de la lum' radia,
kiu vizaĝojn
niajn kun sorĉa
intenso trafas el la mond' alia.

Ne dom' moroza
de la pereo
estas la ĉerk', sed barko, kies drivo
gajege portas
el vivo bela
nin al la bordo de pli bela vivo.

Nur tion solan
mi volus scii,
kie troviĝas tiu lok' transtera,
kaj kiaforme
ni de ĉi tie
alvenos al la transa mond' mistera?

De stel' al stelo
ni flugos kiel
de branĉ' al branĉ' la najtingala paro,
aŭ ni luliĝos
kiel du cignoj
sur la eterno, sur ĉi milda maro?